Abstract
Laborante dum 25 jaroj, kiel speciala masaĝisto pri Yumeiho® terapio, 6-a dan, mi konstatis ke post la masaĝsesio la pacientoj estas soifaj, dormemaj, eĉ havas iomete kapturniĝon, havas iom da muskolfebro. Je iu diabetulino mi mezuris la sukerkvanton en la sango antaǔ kaj post la masaĝo kaj la rezulto estis tre bona. Ekde tiu tempo mi daǔre interesiĝis pri la kazo de malaltiĝo de la sukerkvanto en la sango, kaj en la prelego estas la klarigo, la profunda masaĝo certe helpas ankaǔ al la diabetuloj por preventi kaj poste je la resaniĝo, malaltigi la sukerkvanton en la sango.
Ne nur por diabetuloj estas rezulthava la profunda masaĝo sed ankaǔ por tiuj, kiuj suferas pro malbona metabolo kaj sangocirkulado. La masaĝterapio komplete nur tiam donas rezulton kiel prevento kaj rehabilito se estas konsekvenca, kontrola kaj ĝuste aplikata.