TY - JOUR AU - Nelly Darbois AU - Albin Guillaud AU - Nicolas Pinsault PY - 2019/08/04 Y2 - 2024/03/29 TI - Influences of the pharmaceutical and device industries on health students: could they be controlled by institutional policy? A systematic review JF - Medicina Internacia Revuo JA - mir VL - 28 IS - 112 SE - Review publication DO - UR - https://interrev.com/mir/index.php/mir/article/view/149 AB - Celo: Taksi ĉu kaj kiel, la kredoj, sintenoj kaj agmanieroj de sanstudantoj estas influataj per interagado kun la san-firmaoj kaj industrioj, per specifaj pedagogiaj agadoj kaj per instituciaj politikoj.Methodo: Ni faris sisteman sciencliteraturan sintezon. Observadaj kaj eksperimentaj studoj taksante la interagadojn de sanstudantoj kaj sanfirmaoj estis elekteblaj. Ni serĉadis per 14 datumbazoj ĝis januare 2018. Ni analizis la biasojn de ĉiu studo per la iloj de la internacia Collaboration Cochrane. Ni taksis la ĝeneralan kvaliton de la studaro per la metodo GRADE.Rezultoj: Post aplikado de niaj elekt-kriterioj ni konservis 38 artikolojn. Plejofte temis pri studoj pri medicino-studantoj (n=36) kaj usonaj sanstudantoj (n=27). Pli ofte estas taksataj la sintenoj kaj agadmanieroj de la studantoj (n=22), poste iliaj interagadoj kun industrioj (n=12) kaj fine iliaj preskrib-agadoj (n=9) kaj preskrib-agadaj intencoj (n=3). La plimulto de la studoj havas malcertan biasoriskon (n=30) kaj nur unu havas malfortan biasoriskon. Kiam la rezultoj estas signifaj, ĉiam ili montras efikecon de la instituaj politikoj kaj pedagogiaj agadoj, pri malpliiĝo de la preskriboj kaj pliboniĝo de iliaj kvalito, pri malpliiĝo de la interagado kun industrioj kaj pri malpli favoraj kredoj kaj sinteno pri ili.Konkludo: La pruvnivelo de la studaro estas tre malforta por ĉiuj dependaj variabloj taksitaj. Tamen la rezultoj konverĝas al efikeco de la instituaj politikoj kaj de la pedagogiaj agadoj centrataj pri la interagadoj kun san-firmaoj kaj industrioj por plibonigi la preskribajn agmanierojn de la sanstudantoj. ER -